Pasintjare por niaj Zamenhof-Tagoj mi preparis afiŝon de la
aranĝo. En ĝi prezentiĝas manoj (helpodankon al Zsófia) tenantaj paperajn
verdajn stelojn. Dume multaj personoj demandadis al ni kiel produkti ĉi objektojn
(stelojn, ne manojn). Jen la mistero estu malkaŝita:
 |
Prenu kvadratan folion. La koloro de paco kaj espero estas unusola akceptebla elekto. Faldu ĝin meze, horizontale. La faldaĵo estu malsupre.
|
 |
| Nun faldu denove: la dekstra-malsupra angulo devas tuŝi la maldekstran randon je pli-malpli du trionoj de ties alteco. |
 |
| Nun faldu supren-dekstren la malsupran-maldekstran angulon kaj aperintan tie trianguleton. |
 |
| La dekstran duonon de la tuto faldu vertikale maldekstren ĝis la rando. |
 |
| Nun vi devas lerte uzi tondilon. Necesas fari tranĉon komencante pli-malpli en du kvinonoj de la alteco de la dekstra rando kaj finante en la maldekstra-malsupra angulo. Ju pli alte vi ektranĉos la dekstran randon des pli maldikajn brakojn de la stelo vi ricevos. Eble necesos kelkaj provoj por atingi la deziratan dikecon de la brakoj. La supran tranĉaĵon forĵetu. |
 |
| Malfaldu la stelon. Nun ĝustigu la formon tiel, ke la mezaj faldoj de la brakoj estu montaj, kaj la faldoj inter la brakoj - valaj. Vŭala! |
Nun ripetu la laboron milfoje, ties produktojn surgluu sur fenestron, sakon, libron ktp; disdonu al viaj najbaroj aŭ amikoj aŭ reklamu Esperanton per ĝi kiel ajn vi volas.
Mi ekzercis stelfaradon hieraŭ posttagmeze. Bedaŭrinde mi ne havis verdan paperon.
OdpowiedzUsuńKaj ĉu vi sukcesis havi ĝustan formon?
Usuń