Antaŭ la dua mondmilito bjalistokaj esperantistoj, gvide de ĵurnalisto Jakobo Ŝapiro, lanĉis la projekton konstrui en la urbo monumenton al Ludoviko Zamenhof. Laŭplane ĝi estis starigota centre de rondvojo, inter la ĉefa urba parko kaj la strato s-ta Johano, en digna loko. Komenciĝis monkolektado por alta skulptaĵo en la formo de Babelturo. Kritiko ne mankis.
En oktobro 1932 la gazeto
Jutrzenka Białostocka ("Bjalistoka Aŭroro") publikigis pollingve artikolon-komenton pri tiu afero. La aŭtoro - ĝia ĉefredaktoro, pastro Adam Abramowicz, fervora kolektanto de mono por alia afero: finkonstruo de impona preĝejo, samtempe idea monumento por danki al Dio pri la sendependeco de Pollando regajnita post la unua mondmilito. Cetere li trovis ke alia monumento bjalistoka bezonas zorgon:
Ĉu monumento de Nekonata Soldato aŭ de Zamenhof?
Pluraj legantoj de "Aŭroro" aŭdis pri Zamenhof, kreinto de internacia lingvo, tiel nomata Esperanto, kaj pri tio, ke Zamenhof naskiĝis fine de la pasinta jarcento en Bjalistoko, ke estis judo, kaj ke unu el la stratoj de nia urbo havas la nomon de tiu granda lingvisto.
Por pleninformi pri la lingvo Esperanto necesas aldoni, ke por ĉiutaga interparolo oni devas parkere koni ĉ. 1900 vortradikojn elektitajn el la lingvoj latinida, slava kaj ĝermana, por povi en ĝi paroli. Malgraŭ grandega kaj lerta agitado de la internacia judaro ĉi tiu nova lingvo ne trovis tro multajn entuziasmulojn. Kaj lastatempe eĉ laŭdiĝas la opinioj kaj demandoj kial la lingvo internacia devas esti nepre Esperanto, kaj ne ekz. latino, la lingvo de la eklezio, lingvo eterna kaj neŝanĝita, per kiu la intelektularo de la pasintaj jarcentoj de la kristana erao interkomunikis ne nur en Eŭropo, sed en la tuta mondo; nome kial oni ne revivigu latinon?
Tiun ĉi pripensadon ni tamen lasu flanke. Por ni ĉefe gravas la loko por la monumento de la kreinto de Esperanto, monumento establita de la kunkredantoj de Zamenhof, precize - de la bjalistoka socio.
Al ni ŝajnas, ke la placo fine de la strato sankta Johano, kiel proponata por la monumento de Zamenhof, ne estas ĝusta: ne, je Dio, pro topografia kialo, sed pro etiko. Ja se la monumento de Zamenhof ekstarus surplace ĉe la strato s-ta Johano, la belega monumento de Nekonata Soldato, staranta en parko malcentre, malgraviĝus; ja eĉ monumento al grava persono devas cedi je monumento-simbolo de la komuna spirito de la defendantoj de la Patrujo, samkiel distingo regimenta aŭ korporacia cedas je blanka aglo - la Ŝtatblazono. Kial oni ne ŝanĝu la lokojn? Ŝajnas al ni ke la monumento al Zamenhof, se starigita en la belega parko Zwierzyniecki, ŝatata kaj vizitata amase de la tuta juda loĝantaro de la urbo, estus loko plej taŭga.
Dume ni devas pensi pri tuja transporto de la monumento de Nekonata Soldato: ne al la placo fine de la strato s-ta Johano, sed en la ĉefan urboplacon. Tie, ĉe la memortabulo de Nekonata Soldato, estas ĝia loko. Kaj eksterlandano devos diri, ke Bjalistoko estas ne nur urbo juda kaj katolika, sed pola kaj patriota. Venis la tempo por korekti ĉi miskomprenon aŭ eraron je nekomprenebla loko de la monumento de Nekonata Soldato. Ni opinias, ke Sinjoroj Oficiroj kaj soldatoj de la 42a regimento estos dankemaj al la pola socio pro la transporto de ilia monumento al la ĉefa urboplaco kiel unusola loko en Bjalistoko taŭga por tia monumento.
Nia soldateto, brakumata de Patrino-Pollando, belege skulptita de artisto, veku en ni sentoplenan amon al la Patrujo ĉi tie, en la urbocentro, en la ĉefa placo, kaj ne ie malproksime en parko, ĉe popolamaso kiu estas al li fora kaj anime, kaj ideologie.
Ni ĝojus se en niaj tagĵurnaloj estus priparolita transporto de la monumento el la parko Zwierzyniecki en la ĉefan urboplacon, kaj ke sian opinion diru la estraro de la 42a regimento. Ni pensas tamen ke la tuta bjalistokanaro kun ĝojo trovus ĉi belegan monumenton en la ĉefa urboplaco kaj ke mono por tiu celo certe estos trovita.
Pastro A. A.
(fonto pollingva, paĝo 5 de la PDF-dokumento)
La Babelturo neniam aperis en Bjalistoko. Mankis tiutempe mono kaj bonvolo. La monumento al Nekonata Soldato plu staras en la parko. La dumviva celo de pastro Abramowicz, preĝejo-monumento ,estis finkonstruita en 1945 kaj nun dominas super la urbocentro. En 1973 proksime de la ĉefa urboplaco estis starigita monumento al Zamenhof, en pli modesta formo ol planite.
 |
| Monumento de Nekonata Soldato (aŭ de la 42a regimento) |
 |
| Zamenhof-monumento en Bjalistoko |
Fotoj el Vikipedio.
Brak komentarzy:
Prześlij komentarz