Universala Esperanto-Asocio uzadis kaj plu uzadas tre diversajn simbolojn: sian siglon, diversajn kvazaŭ-logotipojn, simbolojn ĝeneral-esperantajn (flago, stelo ktp.). Tio kion vi vidas dekstre estas tradici-aspekta sigelo iam de ĝi uzata (almenaŭ komence de la 20a jarcento; ĉu poste - mi ne scias). Mi trovis ĝin iam en malnova poŝtaĵo en nia klubejo. Ĝi estas ronda, centre troviĝas granda siglo
UEA, sube - kvinpinta stelo kaj en la fono skemaj kontinentoj, iom neregule plenigitaj per oblikvaj streketoj.
Mi ekzercocele decidis ĝin vektorigi pere de
Inkscape. Tiun programon mi ŝatas pli kaj pli, inter liberaj iloj por vektora desegnado ĝi verŝajne ne havas konkurencon (oni povas pardoni tre malrapidan evoluon de la programo, kaj ja mankas tre gravaj funkcioj troveblaj en softvaro pagenda).
Kaj jen la rezulto. Kelkaj formoj iom simpliĝis, videblas ankaŭ ŝanĝeto de la tiparo. Certe la efekto malproksimas de perfekteco:
Oni povas uzi dukolorajn variantojn, kiuj ĉe tradiciaj stampiloj ne estas facile fareblaj:
Ĉu la supra bildo uzeblus kiel logotipo? Eble ne, inter alie pro ia-tia malmoderneco. Ĉeokaze do starigeblas demando kiu ofte aperas: kiam la plej granda Esperanto-organizaĵo havos finfine normalan, regulan fasonon, ĉefe en la formo de logotipo? Por tiu celo oni foje uzas la signon de kvarangulo kun minuskla
uea, banalan iom; ĝi videblas en la
retpaĝo. Espereble - ne poreterne.
Mi tre ŝatas vian laboraĵon. Sed mi ankaŭ dubas ke ĝi iam estos uzata. Ĝi tro klare elvokas la impreson ke UEA iamaniere volus ŝanĝi la mondon.
OdpowiedzUsuńĈu eblas igi la haĉaĵon paralela al la malsupra dekstra rando de la stelo? Iliaj anguloj nur iomete malegalas, kiu aspektas iomete kaŭstika al mi.
Vi demandis kial UEA ne uzas "regulan fasonon". -- Mi memoras kiam mi helpis EDE varbi por la eŭropunia batolo. Ili obstinis uzi Verdana por iliaj printitaj varbiloj (afiŝoj), kaj Comic Sans(!) por la partia programo! Ŝajne esperantujo havas iun alergion kontraŭ ĉia serioza aŭ profesia apero.
Ial mia marko <sarkasmo> ĉirkaŭ la tria frazo estis forigata.
Usuńjes, certe eblas! mi simple faris je 45 gradoj. En pluraj lokoj la haĉo (nova vorto, dankon ke vi konigis) ne estas bela, ekz. en tre mallarĝaj tereroj.
OdpowiedzUsuńEleganta kaj bonkvalita fasonado ne estas, bedaŭrine, forta eco de Esperantujo - kaj tion necesas ŝanĝadi paŝon post paŝo. Mi ne estas profesia grafikisto kaj esperas, ke veraj fasonistoj engaĝiĝos en la aferon.
37 year old Executive Secretary Malissa Breeze, hailing from Smith-Ennismore-Lakefield enjoys watching movies like Only Yesterday (Omohide poro poro) and Vehicle restoration. Took a trip to Primeval Beech Forests of the Carpathians and drives a Ford GT40. Pobierz Wiecej informacji
OdpowiedzUsuńprawnik rzeszów - Jesteśmy prawnik-rzeszow.biz, kancelarią prawną z siedzibą w Rzeszowie. Jesteśmy małą kancelarią, dopiero zaczynamy swoją działalność, dlatego potrzebujemy dotrzeć do większej liczby osób. Oferujemy usługi prawnicze i musimy rozpowszechnić naszą nazwę, więc jeśli masz czas, aby napisać o nas, będziemy wdzięczni. Chciałabym podziękować za poświęcony czas, ponieważ wiem, że jesteście bardzo zajęci i naprawdę to doceniamy. Jeśli masz jakieś pytania, proszę nie krępuj się pytać.
OdpowiedzUsuń