14.10.2012

Librolegilo esperantiĝas

Antaŭ du semajnoj mi ricevis utilan donacon: Kindle, aparaton por legi bitlibrojn (ligile detaloj pri la teknologio).
Ekzistas retbutikoj kun librodosieroj kaj amaso da senpagaj legeblaĵoj. Ankaŭ en Esperanto: la Projekto Gutenberg ofertas multajn verkojn ne plu protektatajn de la aŭtoraj rajtoj, en pluraj formatoj. Eta, bone preparita kolekto de inter alie tradukoj el rusaj aŭtoroj estas ĉe La Ondo (ambaŭ retpaĝoj proponas liberajn bitlibrojn en la formato EPUB kiun digestas plejparto de librolegiloj; por Kindle necesas konverto ekz. al la formato MOBI per unu el multaj kaj rete facile troveblaj iloj). La tekstoj estas prezentataj en Unikodo, tial la librolegilo havas neniun problemon kun niaj supersignoj.

Amazon Kindle 4 kun unu el bazaj ekrankurtenoj
Defabrike la aparato funkcias en kelkaj eŭropaj lingvoj, inter kiuj la pola mankas - por tion ŝanĝi necesas "kodrompo", danke al kiu oni povas modifi la operaciumon laŭplaĉe kaj laŭkapable. Senobstakle mi igis Kindle paroli pole.

La unika kvalito de tiu ekrano estas, ke ĝi havas tegolon kun magie aperanta kaj malaperanta inko formanta tekstojn kaj bildojn, anstataŭ tradicia, lumanta ekrano. Danke al tio elektro estas uzata nur por ŝanĝi la paĝon, ne por ĝin prezenti; unu bateri-ŝargo sufiĉas por kelksemajna legado. Kiam ne estas uzata la ilo prezentas ekrankurtenon (iom enuan bildon, vidu dekstre).

En antaŭaj versioj de Kindle estis prezentataj inter alie mondfamaj verkistoj, ekzemple Ĵulo Vern:

Mi pensis ke estus bone dekori la aparaton per famaj Esperantaj verkistoj kaj trovis kodrompilon kiu ebligas uzi ajnan bildon kiel ekrankurtenon. Sufiĉe simpla anglalingva instrukcio kaj necesaj dosieroj troviĝas en tiu retpaĝo. Mi preparis bildon kun Verda Majo (formato 800x600 rastrumeroj, nigrablanka), enmetis la bildon kaj funkciis.

 Cetere mi rapide preparis aliajn fonbildojn, kiuj en hazarda ordo aperas en la aparato kiam ĝi ne estas uzata:

Estus interese havi la tutan operaciumon en Esperanto, sed mi ne scias kiel teknike fari la tradukon.

3 komentarze:

  1. LMO estus bone aldoni la ligilon al la hako necesa por uzi siajn proprajn bildojn … http://wiki.mobileread.com/wiki/Kindle_Screen_Saver_Hack_for_all_2.x,_3.x_%26_4.x_Kindles

    OdpowiedzUsuń
  2. Ingolf: la ligilo troviĝas en la teksto

    OdpowiedzUsuń
  3. Ha, bonege. La portreto de Verda Majo sur la kindla ekrano tre plaĉas!

    OdpowiedzUsuń