18.09.2012

Refreŝigo de UEA-sigelo

Universala Esperanto-Asocio uzadis kaj plu uzadas tre diversajn simbolojn: sian siglon, diversajn kvazaŭ-logotipojn, simbolojn ĝeneral-esperantajn (flago, stelo ktp.). Tio kion vi vidas dekstre estas tradici-aspekta sigelo iam de ĝi uzata (almenaŭ komence de la 20a jarcento; ĉu poste - mi ne scias). Mi trovis ĝin iam en malnova poŝtaĵo en nia klubejo. Ĝi estas ronda, centre troviĝas granda siglo UEA, sube - kvinpinta stelo kaj en la fono skemaj kontinentoj, iom neregule plenigitaj per oblikvaj streketoj.

Mi ekzercocele decidis ĝin vektorigi pere de Inkscape. Tiun programon mi ŝatas pli kaj pli, inter liberaj iloj por vektora desegnado ĝi verŝajne ne havas konkurencon (oni povas pardoni tre malrapidan evoluon de la programo, kaj ja mankas tre gravaj funkcioj troveblaj en softvaro pagenda).

Kaj jen la rezulto. Kelkaj formoj iom simpliĝis, videblas ankaŭ ŝanĝeto de la tiparo. Certe la efekto malproksimas de perfekteco:


Oni povas uzi dukolorajn variantojn, kiuj ĉe tradiciaj stampiloj ne estas facile fareblaj:


Ĉu la supra bildo uzeblus kiel logotipo? Eble ne, inter alie pro ia-tia malmoderneco. Ĉeokaze do starigeblas demando kiu ofte aperas: kiam la plej granda Esperanto-organizaĵo havos finfine normalan, regulan fasonon, ĉefe en la formo de logotipo? Por tiu celo oni foje uzas la signon de kvarangulo kun minuskla uea, banalan iom; ĝi videblas en la retpaĝo. Espereble - ne poreterne.

11.09.2012

Vilĉjo


Antaŭ ses jaroj, la 11an de septembro 2006, forpasis William Auld. Rememore valoras legi ĉi tiun artikolon en Libera Folio resumantan liajn meritojn por nia lingvo. Sube tri poemoj de li kiel ilustraĵoj, kiujn mi iam publikigis en Facebook (eblas pligrandigi klakante):


5.09.2012

Sankta signo el papero


Pasintjare por niaj Zamenhof-Tagoj mi preparis afiŝon de la aranĝo. En ĝi prezentiĝas manoj (helpodankon al Zsófia) tenantaj paperajn verdajn stelojn. Dume multaj personoj demandadis al ni kiel produkti ĉi objektojn (stelojn, ne manojn). Jen la mistero estu malkaŝita:
Prenu kvadratan folion. La koloro de paco kaj espero estas unusola akceptebla elekto. Faldu ĝin meze, horizontale. La faldaĵo estu malsupre.

Nun faldu denove: la dekstra-malsupra angulo devas tuŝi la maldekstran randon je pli-malpli du trionoj de ties alteco.

Nun faldu supren-dekstren la malsupran-maldekstran angulon kaj aperintan tie trianguleton. 

La dekstran duonon de la tuto faldu vertikale maldekstren ĝis la rando. 

Nun vi devas lerte uzi tondilon. Necesas fari tranĉon komencante pli-malpli en du kvinonoj de la alteco de la dekstra rando kaj finante en la maldekstra-malsupra angulo. Ju pli alte vi ektranĉos la dekstran randon des pli maldikajn brakojn de la stelo vi ricevos. Eble necesos kelkaj provoj por atingi la deziratan dikecon de la brakoj. La supran tranĉaĵon forĵetu.

Malfaldu la stelon. Nun ĝustigu la formon tiel, ke la mezaj faldoj de la brakoj estu montaj, kaj la faldoj inter la brakoj - valaj. Vŭala!

Nun ripetu la laboron milfoje, ties produktojn surgluu sur fenestron, sakon, libron ktp; disdonu al viaj najbaroj aŭ amikoj aŭ reklamu Esperanton per ĝi kiel ajn vi volas.



3.09.2012

Ĉu monumenton?

Antaŭ la dua mondmilito bjalistokaj esperantistoj, gvide de ĵurnalisto Jakobo Ŝapiro, lanĉis la projekton konstrui en la urbo monumenton al Ludoviko Zamenhof. Laŭplane ĝi estis starigota centre de rondvojo, inter la ĉefa urba parko kaj la strato s-ta Johano, en digna loko. Komenciĝis monkolektado por alta skulptaĵo en la formo de Babelturo. Kritiko ne mankis.
En oktobro 1932 la gazeto Jutrzenka Białostocka ("Bjalistoka Aŭroro") publikigis pollingve artikolon-komenton pri tiu afero. La aŭtoro - ĝia ĉefredaktoro, pastro Adam Abramowicz, fervora kolektanto de mono por alia afero: finkonstruo de impona preĝejo, samtempe idea monumento por danki al Dio pri la sendependeco de Pollando regajnita post la unua mondmilito. Cetere li trovis ke alia monumento bjalistoka bezonas zorgon:

Ĉu monumento de Nekonata Soldato aŭ de Zamenhof?
Pluraj legantoj de "Aŭroro" aŭdis pri Zamenhof, kreinto de internacia lingvo, tiel nomata Esperanto, kaj pri tio, ke Zamenhof naskiĝis fine de la pasinta jarcento en Bjalistoko, ke estis judo, kaj ke unu el la stratoj de nia urbo havas la nomon de tiu granda lingvisto. 
Por pleninformi pri la lingvo Esperanto necesas aldoni, ke por ĉiutaga interparolo oni devas parkere koni ĉ. 1900 vortradikojn elektitajn el la lingvoj latinida, slava kaj ĝermana, por povi en ĝi paroli. Malgraŭ grandega kaj lerta agitado de la internacia judaro ĉi tiu nova lingvo ne trovis tro multajn entuziasmulojn. Kaj lastatempe eĉ laŭdiĝas la opinioj kaj demandoj kial la lingvo internacia devas esti nepre Esperanto, kaj ne ekz. latino, la lingvo de la eklezio, lingvo eterna kaj neŝanĝita, per kiu la intelektularo de la pasintaj jarcentoj de la kristana erao interkomunikis ne nur en Eŭropo, sed en la tuta mondo; nome kial oni ne revivigu latinon?
Tiun ĉi pripensadon ni tamen lasu flanke. Por ni ĉefe gravas la loko por la monumento de la kreinto de Esperanto, monumento establita de la kunkredantoj de Zamenhof, precize - de la bjalistoka socio.
Al ni ŝajnas, ke la placo fine de la strato sankta Johano, kiel proponata por la monumento de Zamenhof, ne estas ĝusta: ne, je Dio, pro topografia kialo, sed pro etiko. Ja se la monumento de Zamenhof ekstarus surplace ĉe la strato s-ta Johano, la belega monumento de Nekonata Soldato, staranta en parko malcentre, malgraviĝus; ja eĉ monumento al grava persono devas cedi je monumento-simbolo de la komuna spirito de la defendantoj de la Patrujo, samkiel distingo regimenta aŭ korporacia cedas je blanka aglo - la Ŝtatblazono. Kial oni ne ŝanĝu la lokojn? Ŝajnas al ni ke la monumento al Zamenhof, se starigita en la belega parko Zwierzyniecki, ŝatata kaj vizitata amase de la tuta juda loĝantaro de la urbo, estus loko plej taŭga.
Dume ni devas pensi pri tuja transporto de la monumento de Nekonata Soldato: ne al la placo fine de la strato s-ta Johano, sed en la ĉefan urboplacon. Tie, ĉe la memortabulo de Nekonata Soldato, estas ĝia loko. Kaj eksterlandano devos diri, ke Bjalistoko estas ne nur urbo juda kaj katolika, sed pola kaj patriota. Venis la tempo por korekti ĉi miskomprenon aŭ eraron je nekomprenebla loko de la monumento de Nekonata Soldato. Ni opinias, ke Sinjoroj Oficiroj kaj soldatoj de la 42a regimento estos dankemaj al la pola socio pro la transporto de ilia monumento al la ĉefa urboplaco kiel unusola loko en Bjalistoko taŭga por tia monumento.
Nia soldateto, brakumata de Patrino-Pollando, belege skulptita de artisto, veku en ni sentoplenan amon al la Patrujo ĉi tie, en la urbocentro, en la ĉefa placo, kaj ne ie malproksime en parko, ĉe popolamaso kiu estas al li fora kaj anime, kaj ideologie.
Ni ĝojus se en niaj tagĵurnaloj estus priparolita transporto de la monumento el la parko Zwierzyniecki en la ĉefan urboplacon, kaj ke sian opinion diru la estraro de la 42a regimento. Ni pensas tamen ke la tuta bjalistokanaro kun ĝojo trovus ĉi belegan monumenton en la ĉefa urboplaco kaj ke mono por tiu celo certe estos trovita.
Pastro A. A.  
(fonto pollingva, paĝo 5 de la PDF-dokumento)

La Babelturo neniam aperis en Bjalistoko. Mankis tiutempe mono kaj bonvolo. La monumento al Nekonata Soldato plu staras en la parko. La dumviva celo de pastro Abramowicz, preĝejo-monumento ,estis finkonstruita en 1945 kaj nun dominas super la urbocentro. En 1973 proksime de la ĉefa urboplaco estis starigita monumento al Zamenhof, en pli modesta formo ol planite.

Preĝejo-monumento sankta Roĥo
Monumento de Nekonata Soldato (aŭ de la 42a regimento)
Zamenhof-monumento en Bjalistoko
Fotoj el Vikipedio.