Ekzistas retbutikoj kun librodosieroj kaj amaso da senpagaj legeblaĵoj. Ankaŭ en Esperanto: la Projekto Gutenberg ofertas multajn verkojn ne plu protektatajn de la aŭtoraj rajtoj, en pluraj formatoj. Eta, bone preparita kolekto de inter alie tradukoj el rusaj aŭtoroj estas ĉe La Ondo (ambaŭ retpaĝoj proponas liberajn bitlibrojn en la formato EPUB kiun digestas plejparto de librolegiloj; por Kindle necesas konverto ekz. al la formato MOBI per unu el multaj kaj rete facile troveblaj iloj). La tekstoj estas prezentataj en Unikodo, tial la librolegilo havas neniun problemon kun niaj supersignoj.
![]() |
| Amazon Kindle 4 kun unu el bazaj ekrankurtenoj |
La unika kvalito de tiu ekrano estas, ke ĝi havas tegolon kun magie aperanta kaj malaperanta inko formanta tekstojn kaj bildojn, anstataŭ tradicia, lumanta ekrano. Danke al tio elektro estas uzata nur por ŝanĝi la paĝon, ne por ĝin prezenti; unu bateri-ŝargo sufiĉas por kelksemajna legado. Kiam ne estas uzata la ilo prezentas ekrankurtenon (iom enuan bildon, vidu dekstre).
En antaŭaj versioj de Kindle estis prezentataj inter alie mondfamaj verkistoj, ekzemple Ĵulo Vern:
Mi pensis ke estus bone dekori la aparaton per famaj Esperantaj verkistoj kaj trovis kodrompilon kiu ebligas uzi ajnan bildon kiel ekrankurtenon. Sufiĉe simpla anglalingva instrukcio kaj necesaj dosieroj troviĝas en tiu retpaĝo. Mi preparis bildon kun Verda Majo (formato 800x600 rastrumeroj, nigrablanka), enmetis la bildon kaj funkciis.
Estus interese havi la tutan operaciumon en Esperanto, sed mi ne scias kiel teknike fari la tradukon.



